Revenu al la hejm-pagxo de tiu cxi Esperanta
situo
Return to the home page of this Esperanto site
Januaro / Febraro / Marto / Aprilo 1996 Numero 35
Surprizo en jxurnalo
Liland Ros' diras ke, rigardante
jxurnalon de amiko, li multe surprizigxis
kiam li rimarkis la "kalendaron de
eventoj". La nomoj de la tagoj estis
Esperantaj! La jxurnalo estas la
Northwest Pagan Choice de Widdershims. Liland kontaktis la eldoniston
por ekscii kial ili uzis Esperanton -- ili ne
estas Esperantistoj, ili nur volis uzi
fremdan lingvon por la tagnomoj.
Liland Multe Laboras(os)
Liland finis tradukojn de ses tre
diversaj noveloj, de Amy TAN, Robert
HEINLEIN, Leo TOLSTOJo, Mike
RESNIK, Herman MELVILLE, kaj
Mildred Downey BROXON. cxi-jare li
intencas fini kaj eldoni sian tradukon de
Typee, la unua romano de MELVILLE.
1996 estas la 150a datreveno de la
originala eldono.
Liland tradukas ankaux kantojn kaj laboras pri la
kompilado de antologio de usona literaturo en Esperanto, kaj pri korektado
de eraroj kaj mankoj en la nova CEED. Lia kunlogxanto, Verne M. EKE,
intencas enprogramigi ion en Esperanto en iun el seriaj koncertoj.
Alia Membro Gajnis la
Premion de Monato
Joel Brozovsky estis unu el la
gajnintoj de premioj prezentita per la
gazeto Monato. Ni gratulas lin.
Kompreneble, Mi Sciis Tion
Nesxerco
Antaux nelonge piloto flugis al Seatlo kaj
kiam li proksimigxis al la urbo, li eltrovis ke
dika densa nebulo kovris la regionon. Li
ne povis trovi la flughavenon. Fine li vidis
konstruajxon kaj flugis avie tien. En la plej
supra etajxo la piloto vidis viron
laborantan cxe pupitro. La piloto lauxte
vokis al la laboranto dirante "Kie mi
estas?"
La laboranto rigardis la piloton kaj
respondis "Vi estas en avio." Tuj poste la
piloto alterigxis cxe la flughaveno.
Poste trinkante kafon en la flughavena
restoracio, la piloto rakontis la eventojn al
aliaj pilotoj. Fine iu demandis al li "Kiel vi
sciis tiam kie vi estis?"
La piloto respondis, "La laboranto
respondis tute gxuste kaj kutime tute
malutile, do mi tuj sciis ke mi estis apud
Mikrosofto."
Carey Catherine
Se vi volas ricevi la novajxbultenon "Cxiam Verde", skribu vian nomon kaj
adreson kaj sendu kun cxeko por $8.00 US (por unu jaro).
Enposxtigu abonilon kaj cxekon al:
Arlyn Kerr
10545 Woodhaven Lane
Bellevue, WA, 98004.
Dankon pro via subteno.
Kulpularo de tiu cxi navajxletero:
Verkado, eraroj - R. Horn, G. Badamshina
E-aj korektoj - S. Culbert, G. Badamshina
Etikedoj - A. Kerr
Esplorado - R. Horn, A. Kerr, L. Ros',C. Catherine.
Eraroj je la TTT versio: C. Catherine
______________________________
Vi estas tie cxi: (You are here:)
http://www.scn.org/civic/esperanto/eocx96fb.htm
Tiu cxi pagxo kreita kaj sustenita pere de
(This page created and maintained by)
Carey Catherine, aka Catherine
Carey