flagstangoVerda Standardo

Felis-Navigad'!
S-ta Papo Silvestro
flagpo'Skota Standardo

Auld Lang Syne
en
Esperanto

subliminal advertising aimed at visiting anglophones ;-)
English
Originalo
Esperanto
Esperanto

Alilingve
MIDIoj
Melodioj

Parodioj
En Usono (kaj ankaŭ certagrade en aliaj landoj) la tradicia himno de la Novjariĝo estas jam de jaroj "Auld Lang Syne", tradicia skota kanto tekste prilaborita de la poeto Robert Burns (ne estas definitive decidite, ĉu Burns plejparte verkis la tekston aŭ reviziis anonimaĵon, sed ŝajne la kleraj opiniantoj emas favori la unuan eblon). La teksto ekzistas en pluraj Esperantaj versioj, el kiuj mi prezentas la plej gravajn, "La Iamo Longe For" de Reto Rossetti kaj "Pasintaj Tagoj" de A. Motteau, malsupre, kune kun la skota teksto de Burns (kaj pluraj notoj pri tekstaj variantoj). La kanto aludas la disigitecon de skotoj, estintaj infanaĝe (ge?)kamaradoj, pro la migroj kaj ekziloj post la fiaska provreĝiĝo de Karolo Stuarto ("Bela Princ' Karĉjo" = Bonnie Prince Charlie) en 1745.

Auld Lang Syne

laŭ Rossetti | laŭ Motteau | laŭ Burns | Notoj

La Iamo Longe For

  1. La prakonatojn ĉu ni lasu
    Velki el memor'?
    Ĉu ni ne pensu kare pri
    La iamo longe for?

    (Rekantaĵo post ĉiu strofo)

      Iamo longe for, karul',
      Iamo longe for, karul'!
      Ni trinku en konkordo pro
      La iamo longe for!

  2. La kruĉojn do ni levu kaj
    Salutu el la kor',
    Kaj trinku en konkordo pro
    La iamo longe for!

  3. Montete iam kuris ni
    Kaj ĉerpis el la flor'
    Sed penan vojon spuris ni
    Post iamo longe for.

  4. Geknabe ni en fluo vadis
    Ĝis vespera hor'
    Sed maroj muĝis inter ni
    Post iamo longe for.

  5. Do jen la mano, kamarad'!
    Ni premu kun fervor',
    Kaj trinku ni profunde pro
    La iamo longe for!

— tradukis Reto Rossetti

Pasintaj Tagoj*

  1. Malnovajn gekonatojn iam
    ĉu forgesu ni?
    Ĉu tagojn la pasintajn ĉiam
    ne memoru ni?

    (Rekantaĵo post ĉiu strofo)

      Pasintajn tagojn la malnovajn
      ĉu forgesu ni?
      Ni kune trinku tason ravan
      al fratharmoni'!

  2.   (vidu rimarkigon pri la teksto, malsupre)
    Feliĉan tempon la malnovan
    ne forgesu ni!
    Ni kune trinku tason ravan
    al fratharmoni'!

  3. Ĉe l' karaj lekantetaj valoj
    ĝoje kuris ni;
    de tiam multaj lacaj horoj
    glitis preter ni.

  4. Infanoj en riverondaro
    kune vadis ni;
    disigis nin la vasta maro,
    ne forgesu ni.

  5. La manojn do ni interprenos,
    ronde kantu ni:
    Pasintaj tagoj ne revenos,
    sed memoros ni!

— tradukis A. Motteau

Auld Lang Syne

  1. Should auld acquaintance be forgot,
    And never brought to mind?
    Should auld acquaintance be forgot
    And auld lang syne!

    (Refrain after each stanza)

      For auld lang syne my jo,
      For auld lang syne!
      We'll tak a cup o' kindness yet,
      For auld lang syne!

  2. And surely ye'll be your pint stowp!
    And surely I'll be mine!
    And we'll tak a cup o' kindness yet,
    For auld lang syne.

  3. We twa hae run about the braes,
    And pou'd the gowans fine;
    But we've wander'd mony a weary fitt,
    Sin auld lang syne.

  4. We twa hae paidl'd in the burn,
    Frae morning sun till dine;
    But seas between us braid hae roar'd
    Sin auld lang syne.

  5. And there's a hand, my trusty fiere!
    And gie's a hand o' thine!
    And we'll tak a right gude-willie-waught,
    For auld lang syne.

— tradicia, laŭ Robert Burns (1759-96)
en Scots Musical Museum V, 1796

Notoj
(pri la originalo)

("1:4" = 1a strofo, 4a verso, ktp)
1:4 : nun kutime "And days of auld lang syne"
     (almenaŭ en Usono)

Rek:1 : nun kutime "my dear" anst. "my jo"
      (en Usono)

Rek:3 : la 1a versio (1788) havis "Let's hae
           a waught o' Malaga";
      en la postmorte eldonita fina teksto (1796)
               Burns aldonis noton:
          "iuj kantas Kiss (kiso) anstataŭ Cup (taso)"

3:3 : nun plejofte "foot" (futo) aŭ eĉ "mile" (mejlo)
      anstataŭ "fitt" (futo)

5:1 : nun kutime "here's" ... "frien'" anstataŭ
     "there's" ... "fiere" (en Usono)

5:3 : nun kutime "cup o' kindness yet" anstataŭ
     "right gude-willie-waught"

Pri la Melodioj
La fona muziko (MIDI) estas la melodio
"For old long Sine my jo",
kiun Burns rekomendis por la kanto. Tamen
nun preskaŭ universale oni kantas ĝin laŭ
"The Miller's Daughter"
(I fee'd a lad at MichaelmasThe Miller's Wedding),
kiun Burns menciis
(en letero, 1794.11.19)
kiel eblan alternativon.
Jen tri midioj pri ĝi:
MIDIoj
latuninstrumenta (4-strofa)
malpli metala (4-strofa)
nur la melodio (5-strofa)
Ĉefa (sed ne sola) informfonto:
Robert Burns : Selected Poems, red.
Carol McGuirk, Penguin 1993, p. 250-252
Rimarkigo pri Pasintaj Tagoj:
*La traduko de
seplingva reklamafisxo
Motteau aperis en diverse reviziitaj formoj; mi tute ne scias, ĉu la ŝanĝojn enkondukis Motteau mem aŭ generacioj da parkerantoj. (Mi vidis ĝin ankaŭ titolitan "estintaj" anstataŭ "pasintaj" tagoj!) Tio, kion mi donas kiel la duan strofon, estas fakte la rekantaĵo laŭ la teksto en Internacia Kantaro (red. Bennemann; eld. F Hirt & Sohn, 1929), el kiu mi prenis la ceterajn strofojn. Sed tio, kion mi donas kiel la rekantaĵon estas laŭ la teksto en malpli antikva usona kolekto, kiu krome havas "iam" anstataŭ "ĉiam" en la tria verso de la unua strofo. Kaj en la tria verso de la lekanteta strofo mi korektis "koroj" al "horoj".
Volonte mi kolektos tie ĉi tradukojn
pri
Auld Lang Syne
en kiel eble plej multaj aliaj lingvoj,
eĉ en la angla ;-)
kaj parodiojn kaj aliajn malseriozajn tekstojn
por
The Miller's Daughter
{{ Jen du tiaj en la angla : It Pays to Advertise kaj On Mules We Find }}
eĉ se ili ne temas pri bestoj.
Sendu ilin al mi ĉe:
lilandbr@scn.org


Laŭ Theodore Raph (1964) oni iam uzis la melodion por
Old Nassau (ekde 1859 himno de Universitato Princeton)
kaj The Rose and Silver Gray (de Kolegio Vassar).

Tiu ĉi paĝo estas parto de
La Lilandejo
<http://www.scn.org/~lilandbr/>